Papilioj

Bild von Dieter J Baumgart
Bibliothek

La plej valora lingvo de l’mondo
estas la lingvo de la rideto

En la tempo kiam la papilioj estis kreitaj, okazis ke postrestis ankoraŭ unu por kiu neniu korpo plu troviĝis. Nek flugiloj, nek antenoj, nenio el tio kion posedis liaj fratinoj kaj fratoj kiuj – kiel belegaj floroj – flugetis tra la aero.

Li simple estis nevidebla.

Komence li ne sciis pri tio kaj do, kiel la aliaj, li lasis sin porti per la vento kaj eksidis sur la florojn por – kiel li ja pensis – plibeligi ilin dank’ al sia nura ĉeesto.

Sed fine iun tagon li konsciis ke neniu atentis lin, jes ofte li eĉ koliziis kun siaj kunuloj kvankam li ĉiam prizorgis eksidi nur sur florojn kiuj ankoraŭ estis liberaj. Simple – sed tion li ja ne sciis – la aliaj ne povis lin vidi.

Kaj tiam li komprenis ke li vere estas nevidebla. Fakte li ja estus povinta konstati tion pli frue, ĉar kompreneble li ankaŭ ne povis sin vidi. Sed antaŭe tio neniel ĝenis lin, ĉar sufiĉas – li pensis – ke mia beleco estas videbla al aliaj; mi mem ja ne bezonas ĝin observi.

Sed la fakto ke neniu povis lin vidi profunde afliktis lin. Kaj li flugis rekte al la Kreinto de la Vivo kaj amare ekplendis.

La Kreinto rigardis la nevideblan papilion longe kaj pripense kaj fine li diris: „Mi bone komprenas vin. Sed mia laboro jam finiĝis kaj efektive ne postrestas io ajn, nenio kion mi povas doni al vi. Cetere se vi havus korpon kaj flugilojn kaj antenojn kaj ĉion alian, tiam ankaŭ vi devus morti kiel ĉiuj aliaj vivantaj estaĵoj. Ĉu vi tion volas?”

„Jes”, respondis la papilio nevidebla, „se mi povus ĝojigi aliulojn dum mia tuta vivo, tiam mi volonte mortus je la fino.”

La Kreinto konsterniĝis, ĉar estis la unua fojo ke li aŭdis tian parolon. Li longe meditis, tre longe, kaj fine li diris: „Mi plenumos vian deziron. Vi estos videbla ek de la nuna momento, sed tamen vi ne mortos.
Tial mi ankaŭ ne donos al vi propran korpon. Iru al la homoj kaj estu la Rideto.”

Dieter J Baumgart

Transl.: Eskil Svane (Esperanto)